Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Fine de Septembro

Jen floras ankoraŭ la kampo de valo,
kaj verdas ankoraŭ la poplo ĉe font',
sed jam tie, vidu, sub vintra vualo,
sub neĝo kaŝiĝas la supro de mont'.
Jen, en mia koro sub flama radio
de l' suno paradas printempo de jun',
sed griza jam iĝis ĉe mia tempio
la nigra hararo: ĝin prujnis aŭtun'.

La floro defalas, la viv' de ni kuras...
Ho, al mia sino, edzin', mia am'!
Ĉu eble vi, kiun nun bruste mi lulas,
vin morgaŭ ne ĵetos al tomb' mia jam?
Ho diru, se morto min antaŭ vi prenos,
ĉu min do vi gardos en larma memor',
aŭ am' de junulo vin foje katenos,
ke ĵetu vi nomon mian de vi for?

Se l' vidvovualon de l' frunt' vi deŝiros,
pendigu ĝin al mi sur tomba kolon'
je flago tenebra. Mi por ĝi eliros
noktmeze, ĝin porti al mortregion',
por viŝ' de vizaĝo humida de ploro
pri via facile forgesa anim',
por vindo de vundo dolora de koro
eĉ tiam amanta, eĉ tie, sen lim'.